Tbiliso [dbilísi] თბილისი (ĝis 1936 Tiflis) estas la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi situas en ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura). Ĝi estis fondata en la 5-a jarcento p.K. de Vaĥtang la 1-a Gorgasali, la kartvela reĝo de Kartli kiu ĉefurbigis ĝin en la 6-a jc p.K. Tbiliso estas grava industria, socia kaj kultura centro. La urbo estas grava vojo de la tutmonda energio kaj la komerco tra Kaŭkazio. Strategie situanta inter Eŭropo kaj Azio kaj antikve situanta ĉe la Silka Vojo, Tbiliso kelkfoje fariĝis batalkampo en la rilatoj de rivalaj imperioj. La historio de la urbo videblas per ĝia diverskonsista arkitekturo : la Avenuo Rustaveli, dizajnata de la Barono Haussmann, kaj la urbocentro miksiĝas kun la mallarĝaj stratoj de la mezepoka distrikto Narikalo.
La urba loĝantaro estas diversa kaj historie ĝi estis la hejmo por pluraj etnoj, religioj kaj kulturoj. Malgraŭ la plimulto de la loĝantoj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kiu estas en plena komunio kun la Ortodoksa Eklezio, Tbiliso estas unu el la malmultaj lokoj de la mondo kie sinagogo kaj moskeo, en la antikva distrikto Abanotubani, estas nur je kelkaj metroj de la Preĝejo Meteĥi. Antaŭnelonge, ĝi estis konata pro la paca revolucio de la rozoj. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Richard Gavin Reid, Tumultoj de Birmingham en 1791, Howard Zinn
Interesaj faktoj el relative novaj artikoloj
Faktoj el jam delonge ekzistantaj artikoloj
Por Vikipedio validas GFDL, la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. Ne enmetu ĉi tien dokumentojn protektitajn de leĝo pri kopirajto. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, vi devas mencii la devenon.
|
|
- 12-a de marto
Mortas en Valadolido la romanisto Miguel Delibes, unu el la plej prestiĝaj kastiliaj verkistoj.
- 10-a de marto
- 9-a de marto
- En Londono forpasis Andree Peel, la heroino de la Franca rezistado, kiu helpis transpasigi el okupita Francio pli ol 100 britaj kaj usonaj pilotoj. Agento Roza estis arestita de nazioj kaj veturigita al la koncentrejo Buchenwald, kie ŝin oni preskaŭ pafmortigis. Ŝi havis 105 jarojn.
- Usona repisto Lil Wayne estis kondamnita al 12-monata malliberigo pro kontraŭleĝa posedo de armilo.
- Oni sciigas, ke iranaj aŭtoritatoj malpermesis al la eks-prezidanto Mohammad Ĥatami forlasi la landon. Pli frue oni faris similan malpermeson rilate al aliaj famaj opoziciuloj — Mohammad-Taĝi Karubi (filo de Mehdi Karubi) kaj poetino Simin Behbahani.
- La nova ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ deklaris, ke la rusa lingvo ne fariĝu la dua oficiala lingvo de la lando. Laŭ li, ĉi tiun statuson havu nur la ukraina lingvo.
- AFP sciigis, ke indoneziaj sekretservoj pafmortigis ĉe la limo de Ĝakarto la gvidanton de la islama radikala grupaĉo "Ĝemaa Islamija", kiu estis konata kiel Dulmatin. Oni supozis lin partopreni eksplodigojn en 2002 en Balio. Tiam pereis pli ol 200 homoj, plejparto el kiuj estis alilandanaj turistoj. Usono anoncis antaŭe, ke iu ajn kaptinta lin ricevos 10 milionojn da usonaj dolaroj.
- La haitia prezidanto René Préval deklaris, ke la lando ne plu bezonas provizadon de manĝo kaj akvo. Laŭ li, daŭrigado de tiaj helpoj povus damaĝi la enlandan ekonomion, kiu devas memstare provizi haitianojn. Tamen reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj diris, ke akvo kaj nutraĵo estas plu bezonataj, ĉar multaj loĝantoj ne povas aĉeti ilin.
- AFP sciigis pri (ebla) eltrovo en nikozia tombejo de la restaĵoj de la kipra prezidanto Tassos Papadopoulos. Li regis la landon inter 2003 kaj 2008 kaj forpasis en decembro 2008 pro pneŭma kancero. En la nokto antaŭ la 11-a de decembro 2009 liaj restaĵoj estis ŝtelitaj el tombejo apud Nikozio. La decidan vorton nun diros ekspertizistoj.
|
|